Nia 30jara Klubjubileo
en Pfaffenhofen
La 25an de novembro
2000 la loka Esperanto-Lingvoklubo Pfaffenhofen festis ĝian 30an
fondiĝ-jubileon en la hotelo "Bortenschlager" en Pfaffenhofen.
Venis ĉirkaux 40 partoprenintoj el diversaj
lokaj grupoj kaj eĉ gastoj el Aŭstrio kaj Italio veturis al Pfaffenhofen.
|
|
La prezidanto de la lingvoklubo Franz Knöferl korege
salutis ĉiujn kaj
poste honoriĝis kelkaj multjaraj kaj aktivaj membroj de la klubo, inter ili
samideano Franz Knöferl mem.
|
|
|
Klubano Gustav Neumair ricevas de la klubestro Franz
Knöferl honorigan dokumenton pro 25-jara membreco en la lingvoklubo de
Pfaffenhofen kaj dokumenton kaj
insignon pro 25-jara membreco en GEA. |
Poste Franz Knöferl prezentis la de li verkitan
rakonton “Salaton al
ĉiuj” .
Poste estis komuna tagmanĝo. Sekvis edifa diservo, celebrita de monsinjoro Josef Grabmaier el München en du lingvoj (Esperante kaj germane). La preĝeja ĥoro de Maria-Thalkirchen (München) ornamis la diservon kantante Esperante kaj ĝi ricevis apartan aplaŭdon fine de la diservo.
Reveninte al la lokalo ĵurnalistoj de la loka gazeto kaj de la radiofono vizitis la feston, faris fotojn kaj interviuojn.
La festo daŭriĝis per
interesa prelego de samideano doktoro Ulrich Matthias
el Wiesbaden pri la temo "Eklezio kaj Esperanto" kaj tre vigla
diskutado sekvis.
|
|
Josef Lechermeier (membro
de la Pfaffenhofena klubo) kaj sia edzino prezentis la
faman bavaran skeĉon "Munkenano en la ĉielo".
Tiu-ĉi prezentaĵo kaŭzis ridsalvojn.
Finfine sinjorino Ester
Keil, Nürnberg voĉlegis al la aŭskultantoj la Nürnbergan kristnaskan
rakonton "La Nürnberger Rauschgoldengel"
(anĝela figuro, farita el latuna lado orumita).
Komuna vespermanĝo rondigis tiun belan kaj agreablan tagon en Pfaffenhofen.
Tiun raporton ellaboris
Franz Knöferl
Prezidanto de la Esperanto-Lingvoklubo
Pfaffenhofen
Pfaffenhofen, la 25an de novembro
2000
Lasta aktualigo la 11an de
decembro 2000
Reen al la komenco de ĉi tiu paĝo
Reen al la komencpaĝo de la Esperanto-Lingvoklubo Pfaffenhofen